Xi sendis mesaĝon de simpatio al siria prezidento

Yu Publikigita: 2021-03-11 11:32:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon de simpatio al siria prezidento Bashar al-Assad pro la infektoj de la siriaj unuaj geedzoj per la nova kronviruso.

En sia mesaĝo, XI diris, ke informiĝinte pri tio, ke prezidento Assad kaj lia edzino Asma al-Assad montriĝis pozitivaj al la nova kronviruso en ekzameno, li kaj lia edzino Peng Liyuan esprimas simpation al ili kaj deziras al ili rapidan resaniĝon.

Xi diris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo firme subtenas la klopodojn de la siria registaro kaj la siria popolo kontraŭ la epidemio. Li esperis kredon, ke sub la gvidado de prezidento Assad, la siria popolo certe venkos la kronvirusan malsanon.

Dividu