Xi Jinping telefone konversaciis kun ĉefministro de Trinidado kaj Tobago

Ĝoja Publikigita: 2021-03-17 14:51:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun ĉefministro de Trinidado kaj Tobago Keith Rowley.

Xi substrekis, ke la kuranta jaro estas la 50-a datreveno de reposedo de ĉina laŭleĝa sidloko en la UN. Ĉinio ne forgesos la trezoran apogon de Trinidado kaj Tobago kaj laŭdas la landon pro ĝia subteno al ĉinaj justaj starpunktoj pri demandoj rilataj al Honkongo, Xinjiang kaj Tajvano. Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun Trinidado kaj Tobago en internaciaj kaj plurflankaj aferoj, protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj kaj akceli konstruadon de la komunumo de la homaro kun la komuna estonteco.

Rowley varme gratulis la Komunistan Partion de Ĉinio (KPĈ) pro ĝia centjariĝo. Li diris, ke sub la gvidado de la KPĈ la ĉina popolo gajnis monde konatajn kaj grandajn atingojn en ekonomio, scienc-tekniko kaj redukto de malriĉeco. Sub la gvidado de prezidanto Xi Ĉinio la unua sukcese ekregis la kronvirusan epidemion. Samtempe Ĉinio donis valoran helpon kaj subtenon al aliaj landoj por ilia ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj ludis gravan gvidan rolon por batalo de la internacia komunumo kontraŭ la epidemio. Trinidado kaj Tobago firme observas la principon de unu Ĉinio, sin dediĉas al fortigo de diverskampaj kunlaboroj kun Ĉinio kaj intensigo de komunikado kun Ĉinio pri regionaj problemoj.

Dividu