Xi faris parolon al kolombia popolo per videoligo

Henggang Publikigita: 2021-03-21 21:09:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La nova aro da ĉina kronvirusa vakcino Sinovac sabate atingis kolombian ĉefurbon Bogoton. Laŭ invito de kolombia prezidento Ivan Duque, ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon al la kolombia popolo per videoligo.

Xi montris, ke la komuna aspiro ĉiam ligas Ĉinion kaj Kolombion, kaj la vasta pacifiko ne povas disigi profundan amikecon inter la du popoloj. En la 41 jaroj depost starigo de diplomatiaj rilatoj, la rilatoj inter la du landoj rikoltis historiajn atingojn. Ĉinio jam fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Kolombio en la tuta mondo, kaj ĉinaj entreprenoj aktive partoprenis en konstruado de la lando en diversaj kampoj. La interhomaj interŝanĝoj ankaŭ floras kaj la amikeco jam profundiĝis en la korojn de la dulandaj popolanoj.

Xi asertis, ke fronte al la subita epidemio, la du landoj helpis unu al la alia kaj aktive faris kunlaboron por batali kontraŭ la epidemio. Lastatempe du aroj da ĉina vakcino, aĉetitaj de Kolombio, jam estis transdonitaj, kaj hodiaŭ nova aro ankaŭ atingis la landon. Tio donas helpon kaj subtenon al la tutlanda vakcinado de la lando. Xi esperas ke la du registaroj kaj la du popoloj faros komunan klopodon kaj amikan kunlaboron en batalo kontraŭ epidemio kaj aliaj kampoj, por progresigi la duflankan kunlaboron kaj benigi la du popolojn sur nova deirpunkto.

Dividu