Xi inspektas orient-ĉinan provincon Fujian

Qiujieming Publikigita: 2021-03-23 12:46:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde atingis la orient-ĉinan provincon Fujian.

Xi vizitis inteligentan administran centron en la nacia parko Wuyishan, ekoamikan teplantejon, kaj parkon dediĉitan por Zhu Xi, fama ĉina filozofo en la 12a jarcento, en la urbo Nanping lunde posttagmeze.

Li sciiĝis pri la lokaj klopodoj por ekologia progresigo, disvolvado de teindustrio kaj daŭrigo de la tradicia kulturo.

Dividu