Xi emfazas respekton al la pionira spirito de popolo en reformoj

Yu Publikigita: 2021-03-24 13:45:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis respekton al la pionira spirito de la popolo en reformoj dum inspektvojaĝo en orienta Ĉinio.

“La gvida filozofio por la KPĈ estas respekti la pioniran spiriton de la popolo, kaj la popolo estas la veraj herooj,” Xi diris marde dum vizito al la Transakcia Centro de Rajtoj de Kamparaj Proprietaĵoj en la distrikto Shaxian de la urbo Sanming en Fujian-provinco.

Li rekonis la aktivajn klopodojn faritajn en la distrikto pri reformo de kolektiva arbara tenado, dirante, ke Sanming estas grava lulilo de tiaj reformoj.

Dividu