Xi: Sano estas plej grava indico de feliĉo de popolo

Yu Publikigita: 2021-03-24 14:15:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde diris, ke sano estas la plej grava indico de la feliĉo de la popolo.

Xi faris la rimarkojn dum vizito al loka hospitalo en la urbo Sanming, Fujian-provinco en orienta Ĉinio.

Xi diris, ke kontinua progreso estis akirita en publika sano de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, kaj Ĉinio nun egalas al iuj evoluintaj landoj laŭ averaĝa vivdaŭro. Tamen li atentigis, ke la disvolviĝo de medicinaj servoj restas neegalaj inter regionoj.

Laŭ Xi, dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025), klopodoj devas esti faritaj por meti la popolon kaj iliajn vivojn sur la unuan lokon, pliprofundigi la reformon de la medicina kaj sanzorga sistemo, pliigi medicinajn resursojn kaj optimumigi ilian distribuadon, tiel por ke homoj ne bezonu vojaĝi longe por viziti kuracistojn.

Dividu