Xi sendis mesaĝon de simpatio al pakistana ĉefministro infektita per kronviruso

Qiujieming Publikigita: 2021-03-25 13:11:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon de simpatio al pakistana ĉefministro Ahmed Khan Niazi, infektita per la nova kronviruso.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke informiĝinte pri tio, ke sinjoro ĉefministro estis infektita per la nova kronviruso, kaj li esprimas simpation kaj deziras rapidan resaniĝon. Ĉinio kaj Pakistano estas strategiaj kunlaboraj partneroj. La ĉina flanko ĉiam staras kun la pakistana flanko por kune venki la epidemion. Ĉi-jaro markas la 70an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano. Li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-pakistanaj rilatoj, kaj volas labori kun sinjoro ĉefministro por antaŭenigi konstruadon de ĉina-pakistana komunumo kun komuna estonteco kaj profitigi la popolojn de la du landoj.

Dividu