Xi sendis gratulon al bangladeŝa prezidento okaze de sendependiĝa datreveno de Bangladeŝo

Yu Publikigita: 2021-03-26 10:40:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis mesaĝon al bangladeŝa prezidento Abdulla Hameed, esprimante gratulon okaze de la 50a datreveno de la sendependiĝo de Bangladeŝo.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Bangladeŝo estas proksimaj najbaroj, kaj en la pasintaj jaroj, la rilatoj inter la du landoj bone disvolviĝis, kun plifortiĝo de reciproka strategia fido, kaj la duflanka kunlaboro en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo senĉese progresis. Li aldonis, ke li donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Bangladeŝo kaj volas labori kun prezidento Hameed por akordigi strategiojn de la du landoj, profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj fruktigi la ĉina-bangladeŝan kunlaboran partnerecon.

Dividu