Xi dankas kubajn gvidantojn pro iliaj gratuloj al Ĉinio okaze de plena venko en mildigo de malriĉeco

Yu Publikigita: 2021-03-29 11:55:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis dankon al kubaj gvidantoj pro iliaj gratuloj okaze de la plena venko de Ĉinio en mildigo de malriĉeco.

Xi faris la rimarkojn en responda letero antaŭ nelonge al Raul Castro Ruz, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, kaj kuba prezidento Miguel Diaz-Canel.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Kubo estas bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj fratoj, kaj ke en la lastaj jaroj la tradicia amikeco de la du landoj profundiĝis kaj ilia amika kunlaboro disvolviĝis en ĉiuj kampoj. Li diris, ke en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio, Ĉinio kaj Kubo staris kune kaj subtenis unu la alian, kio plibonigis ilian amikecon,

Xi diris, ke Ĉinio, same kiel antaŭe, subtenos Kubon persisti sur la vojo de socialismo kaj puŝos la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Castro kaj Diaz-Canel skribis al Xi pli frue, esprimante varmajn gratulojn, nome de la Komunista Partio de Kubo, la kuba registaro kaj la kuba popolo, okaze de la plena venko de Ĉinio en mildigo de malriĉeco. Ili alte taksis la rimarkindan atingon de Ĉinio en elimino de absoluta malriĉeco sub la forta gvidado de la KPĈ kun Xi en ĝia kerno, kiu plenumis la malriĉec-elradikigan celon fiksitan en la Agendo de la UN 2030 pri Daŭrigebla Disvolviĝo pli frue je 10 jaroj ol la planita tempo. Ili aldonis, ke Kubo volas senŝanceliĝe profundigi la amikajn kunlaborajn rilatojn de la du landoj.

Dividu