Gvidantaro de KPĈ ekzamenis gvidlinion pri antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo de centra regiono

Yu Publikigita: 2021-03-31 11:48:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) marde kunvenis por ekzameni gvidlinion pri antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo de la centra regiono de la lando en la nova epoko.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

Laŭ la kunveno, antaŭenigi la altkvalitan disvolviĝon de la centra regiono de Ĉinio havas ĝeneralan signifon, ĉar ĝi havas riĉajn resursojn, progresintajn transportajn retojn, solidan industrian fundamenton kaj grandan disvolvan potencialon.

La kunveno diris, ke klopodoj devas esti faritaj por konstrui modernan industrian sistemon subtenatan de progresinta manufaktura industrio, akceli altnivelan malfermon de la landinterna regiono, plibonigi sistemon kaj mekanismon kaj antaŭenigi kunordigitan disvolviĝon inter urbaj kaj kamparaj regionoj.

La kunveno alvokis plibonigi bazajn publikajn servojn kaj akceli la leviĝon de la centra regiono, por pli multe kontribui al la strebado de Ĉinio al socialisma modernigo.

Ĝi urĝis klopodojn por akceli urbaran disvolviĝon en la meza baseno de Jangzio kaj la centraj ebenaĵoj kaj amplekse antaŭenigi kamparan vigligon.

La kunvenio diris ankaŭ, ke novigado devas esti la ĉefa motoro de disvolviĝo, dum sciencaj kaj teknologiaj novigoj devas akceli industrian kreskon. Ĝi ankaŭ alvokis novan sistemon de altnivela malfermo en la landinterna regiono de Ĉinio.

Dividu