Xi sendis simpatian mesaĝon al sia pakistana paralelulo

Lucia Publikigita: 2021-04-03 14:08:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis simpatian mesaĝon al pakistana prezidento Arif Alvi pro lia infektiĝo de COVID-19, dezirante al li fruan resaniĝon.

En la mesaĝo Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Pakistano estas ĉiuveteraj strategiaj kunlaboraj partneroj, kaj la ĉinaj registaro kaj popolo ĉiam staros firme kun siaj pakistanaj kolegoj por kontraŭbatali la pandemion ŝultron ĉe ŝultro.

Xi diris ankaŭ, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano kaj pretas labori kun prezidento Alvi por antaŭenpuŝi la konstruadon de pli proksima Ĉinio-Pakistana komunumo kun komuna estonteco por la avantaĝo de ambaŭ landoj kaj iliaj homoj.

Dividu