Xi sendis gratulan mesaĝon al dua Ekspozicio de Ĉinio kaj COEL

Ĝoja Publikigita: 2021-06-08 18:47:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al la dua Ekspozicio de Ĉinio kaj la Centr-kaj Orient-Eŭropaj Landoj (COEL).

Xi diris, ke la kunlabora mekanismo de Ĉinio kaj COEL estas la grava platformo por profundigi amikecon, plivastigi kunlaboron kaj komune strebi al disvolvo. Li substrekis, ke la ekspozicio utilas al kompreno de la ĉina merkato pri komercaĵoj de la centr-kaj orient-eŭropaj landoj, helpas multigon de eksportoj de la landoj al Ĉinio kaj servas al ĉiuj flankoj por venki defiojn el la epidemio kaj renormaligi proprajn ekonomiojn. Li esperis, ke profite de la foiro ĉiuj flankoj senĉese ekspluatos potencialon de kunlaboro kaj plivastigos kunlaboran spacon mano en mano.

Dividu