Xi Jinping donis gravan instrukcion pri prevento de inundo kaj savado el katastrofo

Ĝoja Publikigita: 2021-07-21 13:53:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, merkrede donis gravan instrukcion pri prevento de inundo kaj savado el katastrofo.

Xi montris, ke lastajn tagojn la ĉina provinco Henan suferis kontinuan pluvegon kaj aperis serioza pluvinundo en Zhengzhou, la ĉefurbo de Henan, kaj aliaj urboj de Henan, kio kaŭzis morton kaj vundiĝon de homoj kaj perdojn de posedaĵoj, la situacio de regado kaj prevento de inundo estas tre severa.

Xi substrekis, ke nun jam estas la ŝlosila tempo kontraŭ inundo, diversnivelaj gvidantoj kaj kadroj devas ĉiam meti sur la unuan lokon la sekurecon de vivo de popolamasoj kaj la sekurecon de iliaj posedaĵoj, servi kiel modeloj, ĉefronte doni gvidadon, rapide organizi fortojn kontraŭ la katastrofo, konvene aranĝi popolamasojn, kiuj suferis la katastrofon, rigore preventi sekundajn katastrofojn kaj plej forte redukti morton, vundiĝon de homoj kaj perdon de posedaĵoj.

Dividu