Xi emfazis longdaŭran stabilecon kaj altkvalitan disvoviĝon dum inspekto en Tibeto

Yu Publikigita: 2021-07-24 15:19:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina gvidanto Xi Jinping emfazis plenan efektivigon de la gvidlinioj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri regado de Tibeto en nova epoko kaj verkadon de nova ĉapitro de longdaŭra stabileco kaj altkvalita disvolviĝo de la altebenaĵa regiono.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis la Tibetan Aŭtonoman Regionon de merkredo ĝis vendredo okaze de la 70a datreveno de la paca liberiĝo de Tibeto, unuafoje en la historio de la partio kaj la lando.

Xi esprimis gratulojn okaze de la 70a datreveno de la paca liberiĝo de Tibeto, vizitis oficialulojn kaj ordinarajn homojn de diversaj etnoj kaj transdiris al ili la zorgon de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj Tibeto atingis historian progreson en la socia sistemo kaj realigis plenan ekonomian kaj socian disvolviĝo, kun rimarkinda pliboniĝo de la popola vivo. Li diris, ke faktoj pruvis, ke sen la KPĈ, estas nek nova Ĉinio nek nova Tibeto. La gvidlinioj kaj politikoj de la Centra Komitato de la KPĈ pri tibeta laboro estas tute ĝustaj.

Xi emfazis klopodojn por plifortigi disvolvadon de landlimaj regionoj, emfazis la kvar gravajn punktojn de stabileco, disvolviĝo, ekologio kaj firmigo de landlimaj regionoj, kaj alvokis fari novajn atingojn en ekologia protekto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj antaŭenigo de ĝia daŭripova disvolviĝo.

Dividu