Xi inspektas ĉinan nordokcidentan provincon Shaanxi

Yu Publikigita: 2021-09-14 14:06:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde vizitis la urbon Yulin de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.

Dum la inspektvojaĝo, Xi vizitis kemian kompanion en Yulin, kaj ankaŭ la vilaĝon Gaoxigou kaj la revolucian ejon Yangjiagou en la gubernio Mizhi.

Xi informiĝis pri la progreso en ampleksa uzo de karbo en cirkula ekonomio, regado de tera erozio, antaŭanigo de ekologia konservado, fortigo de la protekto de revoluciaj ejoj, kaj ankaŭ konservo de revoluciaj heredaĵoj.

Dividu