Xi emfazas verdan kaj malaltkarbonan vojon al disvolvado de energiindustrio

Yu Publikigita: 2021-09-15 14:59:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis penojn por disvolvado la ĉina energiindustrio, dirante, ke tia disvolvado devas sekvi verdan kaj malaltkarbonan vojon.

Xi faris la rimarkojn lunde dum vizito al kemia entrepreno sub la Ĉina Energi-Investa Korporacio en la urbo Yulin de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio.

Xi inspektis la centran regadejon de la kompanio, vizitis konstruejon de ĝia projekto, kaj informiĝis pri la ampleksa uzo de karbo. Li diris, ke daŭraj klopodoj devas esti faritaj por akceli la energiindustrion kaj subteni la modernigon de la lando. Samtempe, la evoluado de la karba industrio devas esti transformita kaj altradigita, sekvante verdan kaj malaltkarbonan vojon. Li aldonis, ke tiaj klopodoj helpos atingi kulminon de karbon-dioksida emisiado kaj karbonan neŭtralecon sen streĉado de rimedoj, energio kaj media kapablo. Li akcentis, “Tio helpos al ni plenumi la bezonojn de konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco kaj bone protekti nian planedon.”

Dividu