Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris 14an Nacian Sportkonkurson malfermita

Publikigita: 2021-09-15 21:42:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris la 14an Nacian Sportkonkurson malfermita en la Olimpika Centra Stadiono de Xi’an merkrede vespere.

Kiel la “miniolimpikoj de Ĉinio, la Nacia Sportkonkurso, kiu okazas en ĉiukvara jaro, estis inaŭgurita unuafoje en 1959. Ĝi havas la olimpik-stilan programon, kun la aldono de la ĉina tradicia luktarto de vuŝu-o.

Pli ol 12 000 sportistoj reprezentantaj ĉinajn provincojn, municipojn kaj aŭtonomajn regionojn, la specialajn administraciajn regionojn de Honkongo kaj Makao, la Xinjiang-an Produktan kaj Konstruan Korpuson kaj konkretajn sportajn asociojn partoprenos en la sportkonkurso, kiu daŭros ĝis la 27a de septembro.

La konkursoj de naĝado, akvobaleto kaj arta gimnastiko jam finiĝis antaŭ la oficiala malferma ceremonio.

Dividu