Xi sendis gratulan leteron al Ĉina Kvalita Konferenco

Yu Publikigita: 2021-09-16 14:34:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Ĉina Kvalita Konferenco, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Xi diris en la letero, ke kvalito estas grava garantio por produktado kaj vivo de la homaro, kaj ke Ĉinio sin devontigas al agadoj por plibonigo de kvalito, plialtigo de kvalitaj normoj, fortigo de kvalita administrado, akcelo de reformoj por pli bona kvalito, pli alta efikeco kaj pli granda movforto de kreskado, kaj antaŭenigo de altkvalita disvolvado.

Xi diris, ke Ĉinio pretas labori kun ĉiuj landoj por fortigi internacian kunlaboron pri kvalito, kune antaŭenigi kvalitan reformon kaj novigon, akceli bonkvalitan infrastrukturan konekteblecon, kaj kontribui al antaŭenigo de tutmonda ekonomia disvolviĝo kaj kreado de pli bona estonteco por la homaro.

La du-taga kunveno kun la temo "Kvalita Evoluado, Cifereca Enpovigo, Verda Disvolvado, Tutmonda Sinergio" estas okazigita por la kvara fojo ekde 2014. La antaŭaj sesioj okazis en Pekino, Ŝanhajo kaj Shenzhen, respektive.

Dividu