Xi emfazis komunan protekton de paco kaj sekureco pli valoraj ol oro

Yu Publikigita: 2021-09-17 20:02:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis, ke la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj tiuj de la Organizo de Kolektiva Sekureca Trakto estas proksimaj najbaroj de Afganio, kaj ili estas ankaŭ komunumo kun komuna estonteco kaj komunumo kun komuna sekureco kaj devas kune ludi sian rolon en decidiga momento por protekti pacon kaj stabilecon, kiuj estas pli valoraj ol oro.

Xi faris la rimarkojn, kiam li alparolis la Komunan Pintkunvenon de la gvidantoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj membroŝtatoj de la Organizo de Kolektiva Sekureca Trakto pri afgana demando per videoligo en Pekino.

Xi diris, ke la aferoj de Afganio devas esti deciditaj de la afgana popolo mem, kaj internaciaj aferoj devas esti deciditaj de ĉiuj landoj post konsiliĝo. Li akcentis, “Sub la premiso de respekto al la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Afganio, ni devas helpi efektivigon de la baza principo ‘regado kaj posedo de afganoj’ kaj lasi la homojn de ĉiuj etnoj en Afganio teni la estontecon kaj destinon de la lando en siaj manoj.”

Dividu