Xi faris videan paroladon al 6a pintkunveno de KLKŜ

Yu Publikigita: 2021-09-19 14:41:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6a pintkunveno de ŝtataj kaj registaraj estroj de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (KLKŜ) okazis sabate en Meksik-Urbo. Laŭ la invito de Meksiko, la deĵoranta prezidanto-lando de la komunumo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan paroladon al la pintkunveno.

Xi diris, ke antaŭ 10 jaroj, la la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj naskiĝis sub la klopodoj de latinamerikaj kaj karibaj landoj por serĉado de sendependeco kaj unueco, kio estis mejloŝtono en la procezo de regiona integriĝo. En la pasintaj dek jaroj, la komunumo ludis gravan rolon en konservado de paco kaj stabileco kaj akcelado de komuna disvolviĝo en la regiono.

Xi diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, kaj subtenas ĝin en kunordigo de regionaj landoj por efektivigo de kunlaboro kaj traktado defioj.

“En julio 2014, la gvidantoj de regionaj landoj kaj mi kune anoncis la starigon de la Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, kiu ellaboris novan manieron por la ampleksa kunlaboro inter Ĉinio kaj Latinameriko,” diris Xi.

Li aldonis, ke dum la pasintaj sep jaroj, la forumo prosperis kaj fariĝis grava platformo por kunigo de amikaj fortoj de diversaj rondoj en Ĉinio kaj Latinameriko kaj faris gravajn kontribuojn por profundigi la ĉina-latinamerikajn rilatojn.

Dividu