Xi sendis gratulon al nepala prezidento okaze de nacia tago

Yu Publikigita: 2021-09-20 15:06:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al nepala prezidento Bidhya Devi Bhandari, esprimante gratulon okaze de la nacia tago de Nepalo.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Nepalo estas amikaj strategiaj partneroj unu por la alia adaptiĝantaj al disvolviĝo kaj prospero. La du landoj ĉiam firme subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj. En la pasinta jaro popoloj de la du landoj kunigis manojn por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj firme antaŭenigi la kunlaboron de la Zono kaj Vojo, injektante novan viglecon en la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Nepalo. Li aldonis, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-nepalaj rilatoj kaj volas labori kun prezidento Bhandari por puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu