Xi alvokis kunlaborojn por altkvalita disvolviĝo de la homaro

Lucia Publikigita: 2021-10-12 16:15:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis landojn de la mondo kunlabori por komenci novan vojaĝon de altkvalita disvolviĝo de la homaro.

Xi faris rimarkojn dum sia parolado al la Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Konvencio pri Biologia Diverseco per video-ligo en Pekino. La konferenco estas konata kiel KDP15, malfermiĝis lunde posttagmeze en Kunming, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan.

Xi diris, ke la disvolvado de ekologia civilizo estas gvidilo por kunordigi la rilaton inter homo kaj naturo, kaj homaj agadoj devas resti ene de la limoj de la ekologio kaj medio.

Xi urĝis klopodojn por lasi verdan transiron iĝi popolaj klopodoj faciligi tutmondan daŭripovan disvolvadon, kaj alvokis plifortigi verdan internacian kunlaboron por dividi la fruktojn de verda disvolviĝo inter ĉiuj landoj.

Xi diris ankaŭ, ke la novaj celoj pri mediprotektado difinitaj de homoj devas esti ambiciaj unuflanke kaj praktikaj kaj ekvilibraj aliflanke.

Dividu