Xi Jinping: respekta al maljunuloj kaj fileca al siaj gepatroj

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-13 17:29:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La naŭa tago de la naŭa monato de la lunkalendara jaro estas la Festo de Duobla Naŭo, kiun oni prononcas “九九” - do sonas same kiel “久久” (longa vivdaŭro). En Ĉinio la festo fakte estas Maljunula Festo.

“Lasu al maljunuloj havi feliĉan maljunecon!” Tio ĉiam estas zorgo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Respekti, obei, ami, helpi maljunulojn, tio trovas sin en lia ĉiutaga konduto. Li staris ekzemplon por la socio en “respekto al maljunuloj kaj fileco al gepatroj”

La 15an de oktobro, 2001, la familio preparis festenon por festi la 88an datrevenon de naskiĝtago de lia patro Xi Zhongxun, sed tiam mankis nur Xi Jinping - li estis estro de la provinco Fujian. Li estis okupita en sia ofico, kun granda bedaŭro li skribis al sia patro gratulan leteron, en kiu li diris: “Same kiel kono pri gepatroj, ankaŭ sentoj al gepatroj ĉiam pli profundiĝas kun la paso de tempo.” “Mi heredas kaj asimilas multe altan noblecon de la patro.”

Xi Jinping estas respekta kaj fileca al siaj gepatroj, kvankam li okupiĝas pri sia ofico. Kiam ajn li havas tempon, li tenas la manon de la patrino por promeni, babili. Kiam li ne povas renkontiĝi kun siaj gepatroj, precipe en la Printempa Festo, li telefone esprimas sian bedaŭron kaj sian filecon. Sur lia librobretaro staras du fotoj: en unu li kaj liaj familianoj akompanas la patron sidantan en rulseĝo, kaj en alia li prenas la manon de la patrino kaj promenas en korto.

Xi iam diris: “Maljuneco estas gravas stadio de la vivo, kaj en tiu stadio ili ankoraŭ povas esti entreprenemaj, progresemaj kaj feliĉaj.”

Dividu