Eldoniĝis parolado de Xi en kunveno memorfestanta Revolucion 1911

Yu Publikigita: 2021-10-14 12:33:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Parolado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), en la kunveno memorfestanta la 110an datrevenon de la Revolucio 1911, estis publikigita en la angla lingvo fare de la Centra Kompila kaj Traduka Eldonejo.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la paroladon en Pekino la 9an de oktobro.

Ĝi estis tradukita de la Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ.

En sia parolado, Xi forte laŭdis la historiajn atingojn kaj grandan signifon de la Revolucio 1911, kiu renversis la registaron de la dinastio Qing kaj establis la unuan respublikon de Azio.

Xi retrorigardis, kiel la KPĈ glore disvolvis la revolucian aferon de Sun Yat-sen, kunigante la ĉinan popolon kaj gvidante ilin en senlaca batalo. Li ankaŭ profunde eksplikis la historian signifon de la Revolucio 1911, kaj esprimis fortan decidon defendi la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.

Dividu