Xi Jinping prezidis la 22an kunvenon de la Centra Komisiono pri totala profundigo de reformo

Xiong Linping Publikigita: 2021-11-24 22:51:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de novembro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, prezidis la 22an kunvenon de la Centra Komisiono pri totala profundigo de reformo.

En la kunveno Xi Jinping rimarkigis, ke la celo de la reformado de sciencteknika sistemo estas kreskigi la novokreon en scienco kaj tekniko kaj la kapablon de reago en krizokazo.

La kunveno emfazis kreskigi sciencajn kaj teknikajn fortojn sur la ŝtata strategia nivelo, ludi la rolon de la partio kaj la ŝtato kiel gvidantoj kaj organizantoj de sciencteknika kreado, formi altefikan organizsistemon por kernaj teknologioj, starigi ŝtatan laboratorisistemon akcelitan de la misio kaj orientita de taskoj, dismeti esplorajn centrojn por bazaj sciencoj, reformi administran metodon kaj plifortigi sisteman konkurencopovon.

Dividu