Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde verpere ĉeestis al la oka ministr-nivela konferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj faris tonikan paroladon per videoligo.
Xi diris, ke Ĉinio plenumos 10 programojn pri redukto de malriĉeco kaj pri agrikulturo por Afriko, kaj sendos al Afriko 500 agrikulturajn fakulojn.
Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio intime kunlaboros kun afrikaj landoj kaj plenumos komune "naŭ projektojn".
Li diris, "mi kredas, ke sub komuna klopodado de Ĉinio kaj Afriko, la forumo certe gajnos plenan sukceson, kolektigos fortojn de 2,7 miliardoj da loĝantoj de Ĉinio kaj Afriko, kaj akcelos konstruon de altnivela ĉina-afrika komunumo kun komuna estonto."