Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al unua prezidento de Barbadoso

Pluveta Publikigita: 2021-12-01 20:51:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Sandra Prunella Mason pro ŝia enoficiĝo kiel la unua prezidento de Barbadoso.

Xi diris, ke li ĝoje informiĝis pri la enoficiĝo de Sandra Prunella Mason. Okaze de la 55a datreveno de sendependiĝo de Barbadoso, Xi esprimis varman gratulon pri tio kaj pri ŝia enoficiĝo. Xi kredas, ke sub la senĉesa klopodo de la saĝa popolo de Barbadoso la lando nepre akiru grandan disvolviĝon en diversaj kampoj. Xi alte atentas la ĉina-barbadosajn rilatojn kaj volas kune kun Sandra Prunella Mason antaŭenpuŝi amikan kunlaboron al nova ŝtupo kaj profitigi la du popolojn.


Dividu