Xi Jinping: kun absolute nepardonebla sinteno persisti en puno de korupto

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-19 16:04:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de januaro la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping substrekis, ke la Komunista Partio de Ĉinio devas konstante persisti, kun absolute nepardonebla sinteno, en puno de korupto, en forigo de ĉiaj korupto kaj malbonaj tendencoj kiuj damaĝas la interesojn de la popolamasoj, en tio, ke “ĉefuloj” ludu modelan rolon, en perfektigo de la kontrolaj sistemoj partia kaj ŝtata, kaj en severa mastrumado de la partio en ĉiuj aspektoj ĝis profunden kaj vasten.

La 18an de januaro la plena sesio de la plej alta disciplinkontrola organo de la Komunista Partio de Ĉinio – la Disciplinkontrola Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazis en Pekino. Xi Jinping faris gravan paroladon. Li rimarkigis, ke ekde la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kun senprecedenca braveco kaj decidemo, antaŭenigis la konstruadon de la partio pri honesteco kaj la bataladon kontraŭ korupto, solvis multajn malfacilajn problemojn kiuj dum longa tempo estis nesolvitaj, forigis gravajn danĝerojn kiuj kaŝiĝis interne de la partio, ŝtato kaj armeo. En la severa mastrumado de la pario ni atingis historian kaj senprecedencan sukceson, kaj en tio ni devas longe persisti kaj senĉese iri antaŭen.

Dividu