Xi ripetas decidon de Ĉinio malfermi sur alta nivelo

Henggang Publikigita: 2022-05-19 12:12:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La decido de Ĉinio malfermi laŭ alta normo ne ŝanĝiĝos, kaj la pordo de Ĉinio al la mondo malfermiĝos eĉ pli larĝe.

Xi faris la rimarkojn alparolante la konferencon de la 70a datreveno de la Ĉina Konsilio por Antaŭenigo de Internacia Komerco (ĈKAIK) kaj la Pintkunvenon de Akcelado de Tutmonda Komerco kaj Investo per videoligo.

Xi diris, ke la ĈKAIK, fondita en 1952 kiel institucio bazita en Ĉinio kun tutmonda perspektivo, ludas gravan rolon por plifortigi la interligon inter ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenoj, antaŭenigi internaciajn ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn, kaj faciligi la interŝtatajn rilatojn.

La 70-jara vojaĝo de la ĈKAIK estis epitomo de la klopodo de Ĉinio por ĉiam plivastiĝanta pordmalfermo, kaj grava atestanto pri kiel entreprenoj de diversaj landoj povas partopreni en ŝancoj de disvolviĝo kaj profiti el kungajna kunlaboro.

Xi emfazis, ke kun la mondo alfrontanta pandemion kaj drastan ŝanĝiĝon ambaŭ neviditajn en jarcento, ekonomia tutmondiĝo spertas kontraŭventojn, kaj la mondo eniras novan periodon de nestabileco kaj transformo. Nun pli ol iam ajn, komercaj komunumoj tra la mondo sopiras al paco kaj disvolviĝo, postulas justeco, kaj aspiras kungajnan kunlaboron.

Alvokante solidariĝon por venki la novan kronviruson, Xi diris, ke la pandemio, kiu daŭris senĉese, prezentas gravan minacon al la vivo kaj sano de la popolo, kaj grave influis la mondan ekonomion.

Li emfazis meti la popolon kaj la vivon sur la unuan lokon, aktive okupiĝante pri internacia kunlaboro pri esploro kaj disvolviĝo, produktado kaj distribuado de vakcinoj, plifortigante tutmondan administradon de publika sano, kune konstruante multoblajn defendliniojn kontraŭ la viruso kaj laborante por tutmonda komunumo de sano por ĉiuj. .

Xi vokis ankaŭ revigligi komercon kaj investon, urĝante ekvilibrigi pandemian respondon kaj ekonomian disvolviĝon, kaj plifortigi kunordigon de makroekonomia politiko trans landoj.

Li emfazis bezonon antaŭenigi la Tagordon 2030 de UN por Daŭripova Disvolviĝo en ĉiuj aspektoj, kaj helpi la tutmondan ekonomion ĝisdatigi siajn kreskmotorojn, ŝanĝi sian kreskmodelon kaj alĝustigi sian strukturon por direkti ĝin sur vojon de longperspektiva, sana kaj stabila kresko.

Por permesi al pli bona influo de fruktoj de disvolviĝo al popoloj de ĉiuj landoj, Xi urĝis subteni la multflankan komercan reĝimon centrigitan de la Monda Komerca Organizo, garantii sekurecon kaj stabilecon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj pligrandigi la "kukaĵon" de kunlaboro.

Temante pri ellaso de la forto de novigado en stirado de disvolviĝo, li alvokis ekspluati la potencialon de novigado por stimuli kreskon, kune plifortigi protekton de intelekta proprieto, fari regulojn surbaze de konstruado de ampleksa partopreno kaj konsento, kaj kreskigi malferman, justan kaj nediskriminacian medion por scienca kaj teknologia disvolviĝo.

Xi emfazis klopodojn intensigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri novigado, faciligi integriĝon de scienco kaj teknologio kun ekonomia kresko, pliigi la kundividon de novigaj rezultoj kaj forigi ĉiujn barojn, kiuj malhelpas la fluon de scio, teknologio, talento kaj aliaj faktoroj de novigado.

Parolante pri plibonigo de tutmonda regado, li urĝis subteni veran multflankecon, akcepti vizion de tutmonda regado kun ampleksa konsultado, komuna kontribuo kaj komunaj avantaĝoj, kaj mobilizi rimedojn el la tuta mondo por fronti tutmondajn defiojn kaj antaŭenigi tutmondan disvolviĝon.

Xi alvokis elekti dialogon super konfrontiĝo, malkonstrui murojn prefere ol starigi murojn, klopodi por integriĝo anstataŭ malkunligo, elekti inkluzivecon sed ne ekskludon, kaj gvidi reformojn de la tutmonda regado kun la principo de justeco.

Xi ripetis, “la decido de Ĉinio por malfermo laŭ alta normo ne ŝanĝiĝos, kaj la pordo de Ĉinio malfermiĝos ankoraŭ pli larĝe al la mondo,"

Xi diris, ke Ĉinio plu kreskigos ebligan komercan medion, kiu baziĝas sur merkataj principoj, regataj per leĝo kaj laŭ internaciaj normoj, aldonante, ke Ĉinio klopodos por altnorma efektivigo de la interkonsento de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kaj altnivela kunlaboro de la Zono kaj Vojo, kaj kontribui pli da merkato, investo kaj ŝancoj de kresko al la tutmonda komerca komunumo.

Xi diris, “Ni kunigu la manojn por subteni pacon, disvolviĝon, kunlaboron kaj kungajnan partnerecon, kunlaboru por solvi la problemojn alfrontantajn la tutmondajn ekonomion, komercon kaj investon, kaj kune enkonduki eĉ pli brilan estontecon.”

Dividu