Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por konstrui la sciencan kaj teknologian memfidon de Ĉinio kaj starigi kulturan konfidon.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, merkrede faris la rimarkojn en la letero respondanta al junaj fakuloj de la Nankina Universitato kiuj revenis post eksterlanda studado.