Xi alvokas BRICS-landojn konstrui tutmondan komunumon de sekureco por ĉiuj

Publikigita: 2022-05-20 11:31:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde alvokis la BRICS-landojn labori kune por konstrui tutmondan komunumon de sekureco por ĉiuj.

Xi faris la rimarkojn dum li faris paroladon en la malferma ceremonio de la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS per videoligo.

Xi montris, ke nuntempe, la efikoj de la grava ŝanĝiĝo kaj la pandemio neviditaj en jarcento estas kombinitaj, kaj la faktoroj de malstabileco, necerteco kaj malsekureco pliiĝas en la internacia situacio.

Xi diris, “Malgraŭ tio, paco kaj disvolviĝo restas la senŝanĝa temo de la tempo, la aspiro de la popoloj trans landoj al pli bona vivo restas senŝanĝa, kaj la historia misio de la internacia komunumo por akceli solidarecon kaj kungajnan kunlaboron restas senŝanĝa.”

Xi diris, ke kiel pozitiva, inspira kaj konstruiva forto en la internacia komunumo, la BRICS-landoj devas firmigi kredon, kuraĝe fronti al la ŝtormoj kaj ondoj, kaj fari realan agadon por antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon, subteni justecon, kaj pledi demokration kaj liberecon por injekti stabilecon kaj pozitivan energion en internaciajn rilatojn en periodo de turbuleco kaj transformo.

Prezidanto Xi asertis, ke kaj historio kaj realo diras al ni, ke “serĉi propran sekurecon koste de aliaj" nur kreos novajn streĉiĝojn kaj riskojn. Por antaŭenigi komunan sekurecon de la mondo, antaŭ nelonge li prezentis la Tutmondan Sekurecan Iniciaton

Xi diris, ke BRICS-landoj devas plifortigi politikan reciprokan fidon kaj sekurecan kunlaboron, konservi striktan komunikadon kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj, akcepti la ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn unu de la alia, respekti la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn unu de la alia, kontraŭbatali hegemoniismon kaj potencpolitikon, malakcepti la pensmanieron de la Malvarma Milito kaj grupa konfrontiĝo, kaj kunlabori por konstrui tutmondan komunumon de sekureco por ĉiuj.

Xi substrekis, ke disvolviĝo estas komuna tasko por emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. Li aldonis, ke antaŭ la diversaj riskoj kaj defioj de la tago, estas pli grave ol iam ajn antaŭe por emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj plifortigi solidarecon kaj kunlaboron.

Li alvokis la kvin BRICS-landojn engaĝiĝi en dialogo kaj interŝanĝoj kun pli da emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj por pliigi reciprokan komprenon kaj konfidon, plifirmigi la interligon de kunlaboro kaj profundigi la konverĝon de interesoj, por pligrandigi la kukaĵon de kunlaboro kaj pligrandigi la forton por pli granda progreso, kaj kontribui pli multe al la alta aspiro konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Dividu