Xi sendis gratulmesaĝon okaze de la 40-jariĝo de la Ĉina Fondaĵo Soong Ching Ling

Xiong Publikigita: 2022-05-31 19:22:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 31an de majo, okaze de la 40-jariĝo de la Ĉina Fondaĵo Soong Ching Ling, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon por gratuli la tutan kamaradaron de la fondaĵo kaj esprimi sinceran saluton al ĉiuj eksterlandaj personoj kiuj faris kontribuon por la fondaĵo.

En sia mesaĝo, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke de la 40 jaroj, sub la gvidado de la Partio, la Ĉina Fondaĵo Soong Ching Ling heredas kaj disvolvas la noblan spiriton de sinjorino Soong Ching Ling kaj, en la pliigo de internacia amikeco, la disvolvo de komunikado kun Tajvano, Honkongo kaj Makao, kaj la progresigo de la afero de junuloj ludis gravan rolon.

Xi esperis, ke la fondaĵo konservos la konvinkon de sinjorino Soong Ching Ling “ĉiam esti kun la Partio” kaj praktiki la principon “paco, unuiĝo kaj estonteco”, kaj ke ĝi faros pli grandan kontribuon por la ĉina revo igi la ĉinan nacion pli sublime prospera.

Dividu