Xi: Ĉinio volas akceli amikecon kaj kunlaboron kun UAE

Qiujieming Publikigita: 2022-06-01 15:56:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde posttagmeze diris, ke Ĉinio pretas labori kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) por plifirmigi amikecon, cementi reciprokan konfidon kaj profundigi kunlaboron.

En telefona interparolo kun UAE-prezidanto Sheikh Mohamed bin Zayed Al Nahyan, Xi diris, ke la ĉina flanko volas senĉese riĉigi la ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj UAE por la dulandaj popoloj.

Xi diris, ke danke al la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj UAE estas senĉese firmigita kaj altgradigita, kaj ilia amika kunlaboro en diversaj kampoj atingis la plej altan nivelon en la historio.

Xi diris, ke fronte al la novkronvirusa pandemio, la du flankoj helpis unu la alian, faris kontraŭ-pandemian kunlaboron en profunda maniero kaj konstante progresigis praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, kio pruvis ke la rilatoj inter Ĉinio kaj UAE havas belajn perspektivojn.

Xi memoris, ke li kaj la gvidanto de UAE atingis larĝan konsenton pri la disvolvo de duflankaj rilatoj dum la lasta vizito de Mohamed al Ĉinio por la malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en februaro, rimarkante, ke koncerna kunlaboro vidis pozitivan progreson.

Xi emfazis, ke la ĉina flanko firme subtenas UAE por protekti naciajn suverenecon, sekurecon kaj stabilecon kaj sendepende esplori disvolvan vojon taŭgan al siaj naciaj kondiĉoj.

Ŝejko Mohamed diris, ke li ĝojas viziti Ĉinion en februaro por ĉeesti la malferman ceremonion de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj havis tre bonan renkontiĝon kun prezidanto Xi tiam.

Li diris, ke la UAE kaj Ĉinio faris fruktodonan kunlaboron en multaj kampoj, inkluzive de la batalo kontraŭ la novkronvirusa pandemio.

La UAE-prezidanto diris, ke li ŝategas la profundan fratan amikecon kun prezidanto Xi, kaj faros sian eblon por antaŭenigi la daŭran disvolviĝon de la rilatoj de UAE kun Ĉinio.

Dividu