Xi sendis kondolencon al Bolsonaro pro severaj inundoj en Brazilo

Qiujieming Publikigita: 2022-06-01 19:51:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al brazila prezidento Jair Bolsonaro pro severaj inundoj, kiuj kaŭzis gravajn perdojn en la lando.

En la mesaĝo, Xi diris, ke li estas ŝokita eksciante pri la gravaj inundoj en nordorienta Brazilo, kiuj kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj proprietoj.

Xi prezentis sian profundan kondolencon al la viktimoj kaj sinceran simpation al la funebrantaj familioj kaj ankaŭ al la homoj en la katastrofaj lokoj.

Li ankaŭ deziris al la vunditoj fruan resaniĝon.

Dividu