Xi interparolis kun la indonezia prezidento Joko

Publikigita: 2022-07-26 21:06:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 26a de julio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping interparolis kun la indonezia prezidento Joko Widodo en la ŝtata hotelo Diaoyutai en Pekino. La du ŝtatestroj, en la intima kaj amikeca etoso, vaste interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio kaj pri la internaciaj kaj regionaj aferoj kune prizorgataj kaj atingis serion da gravaj komunaj ideoj.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, sub ilia komuna direktado, la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio prospere disvolviĝis kaj en tio prezentis sin elastaj kaj vivaj. Faktoj pruvas ke bonaj rilatoj inter la du landoj ne nur konformas al la longtempaj interesoj de la du landoj, sed ankaŭ donas profundan influon al la regiono kaj la mondo.

Xi emfazis, ke li volas kune kun la prezidento Joko daŭre konduki la ĉina-indonezian rilatecon malproksimen, favori la dulandajn popolojn kaj fari pli grandajn kontribuojn por la monda paco kaj stabileco.

Post la renkontiĝo publikiĝis "Deklaracio de komuna novaĵo pri la intervidiĝo de la du ŝtatestroj el la Ĉina Popola Respubliko kaj la Indonezia Respubliko", kaj la du partioj subskribis la iniciaton kiel antaŭenigi la ekonomian zonon sur la Silka Vojo kaj sur la Mara Silka Vojo de la 21-a jarcento kaj aliajn dokumentojn por kunlaboro en diversaj kampoj.


Dividu