ĈPPKK nomas viziton de Pelosi al tajvana regiono "grava politika provoko"

Ĝoja Publikigita: 2022-08-03 00:24:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio diris, ke ĝi rezolute oponas la viziton faritan de prezidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la tajvana regiono de Ĉinio kaj nomis ĝin "grava politika provoko".

La Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) diris, ke la ago grave malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la tri Komunajn Komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono, same kiel la bazajn normojn internaciaj rilatoj.

Ĝi diris, ke la vizito ankaŭ damaĝis la politikajn fundamentojn de ĉina-usonaj rilatoj kaj subfosis ĉina-usonajn kontaktojn, kaj urĝis Usonon fortranĉi ĉiujn formojn de oficialaj kontaktoj kun Tajvano laŭ promeso.

Jen la plena teksto:

La 2an de aŭgusto, prezidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitis Tajvanon, la regionon de Ĉinio malgraŭ la firma kontraŭstaro de Ĉinio. Ĉi tiu ago reprezentas gravan malobservon de la principo de unu Ĉinio kaj de la tri Komunaj Komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĝi severe malobservas ankaŭ la bazajn principojn de internaciaj rilatoj, kaj multe damaĝas la politikan fundamenton inter Ĉinio kaj Usono kaj ankaŭ la dulandajn rilatojn. Krome, ĝi reprezentas seriozan politikan provokon kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) firme oponas kaj forte kondamnas ĉi tiun agon.

Estas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas neforigebla parto de ĝia teritorio, dum la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion. La tajvana demando estas la interna afero de Ĉinio. Ni firme oponas iun ajn komploton kaj agon celantan disigi Ĉinion, kaj ni rezolute kontraŭstaras iun ajn eksteran forton, kiu malhelpas la pacan reunuigan procezon de Ĉinio. Ni neniam permesos al iu ajn lando interveni en la tajvanan demandon en iu ajn formo. Ĉinio devas plenumi kaj atingos nacian unuecon. Ĉi tio estas nehaltigebla historia tendenco. Neniu subtaksu la fortan decidemon, firman volon kaj grandan kapablon de Ĉinio por protekti sian ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.

La tajvana demando estas unu el la plej gravaj kaj sentemaj kernaj demandoj en la ĉina-usonaj rilatoj. Ĉi tiu usona registaro plurfoje promesis subteni la politikon pri unu Ĉinio kaj ĉesi subtenon al "Tajvana Sendependeco". Tamen, ĝiaj lastatempaj agoj kaj deklaroj estis la maloj de ĉi tiuj promesoj. Ni urĝas Usonon plenumi siajn promesojn, ĉesigi ajnajn oficialajn interŝanĝojn kun la ĉina regiono Tajvano, ĉesi enmiksiĝon en la internajn aferojn de Ĉinio, ĉesi sendi ajnan malĝustan signalon al fortoj de "Tajvana Sendependeco" kaj ĉesigi plupaŝojn sur ĉi tiu perfida vojo. Ĉiu maljusta provo renversi historion, fari problemon el Tajvano aŭ endanĝerigi la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio estas kondamnita al fiasko kaj la kosto estos pagita.

Dividu