Plej alta leĝdona instanco de Ĉinio: sen kompromiso aŭ cedo pri tajvanaj aferoj

Selena Publikigita: 2022-08-03 01:04:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde nome de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, ĝia proparolanto faris parolon pri vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al Tajvano, regiono de Ĉinio.

Jen la plena teksto:

La 2-an de aŭgusto, spite al serioza traktado kaj firma protesto de Ĉinio, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi obstine vizitis la ĉinan tajvanan regionon, kio estas serioza malobservo de la principo de unu Ĉinio kaj la artikoloj de la tri Komunaj Komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono kaj grave malobservas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio. La vizito severe batis politikan fundemanton de la rilatoj de ambaŭ landoj kaj sendis grave malĝustan signalon al la separismaj fortoj por "Tajvana sendependeco". La Nacia Popola Kongreso de Ĉinio forte oponas tion.

Estas nur unu Ĉinio en la mondo, Tajvano estas neforigebla parto de la teritorio de Ĉinio, kaj la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion. Kaj la principo de unu Ĉinio estas la premiso por establigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, ankaŭ la politika fundamento de la duflankaj rilatoj. Usono faris seriozan promeson al la ĉina flanko pri la tajvana demando, tamen agade senĉese altigis la esensajn rilatojn kaj oficialajn kontaktojn kun Tajvano, faris nenion por haltigi separismajn fortojn de "Tajvana Sendependeco", “malhelpis Ĉinion pere de Tajvano” kaj severe damaĝis pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. La ĉinaj registaro kaj popolo alprenis kaj daŭre alprenos decidemajn kaj fortajn rimedojn por firme protekti proprajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

La tajvana demando koncernas suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, kaj restas nenia kompromiso kaj cedo de Ĉinio pri tio. Ĉina Kontraŭseparisma Leĝo klare faras difinon pri persisto en la principo de unu Ĉinio, reteno de "Tajvana sendependeco" kaj opono kontraŭ enmiksiĝo de eksteraj fortoj en tajvanajn aferojn. La pozicio de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo estas konsekvenca, t.e. firme proteku suverenecon kaj teritorian integrecon. Iu ajn intenco, kiu celas reteni kompletan reunuiĝon kaj nacian rejuniĝon, estos kondamnita al fiasko.

Dividu