Xi adresis mesaĝon de kondolenco al kuba ŝtatprezidanto Díaz-Canel

Xiong Publikigita: 2022-08-08 20:09:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8an de aŭgusto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtatprezidanto, adresis mesaĝon de kondolenco al Miguel Díaz-Canel Bermúdez, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba ŝtatprezidanto, pro brul-eksplodo de petrola rezervujo.

Xi Jinping diris, ke lin ŝokis la informo ke en la provinco Matanzas okazis brul-eksplodo de petrola rezervujo kaj la evento kaŭzis gravan perdon de vivoj kaj posedaĵoj. Li, nome de la ĉina registaro, de la ĉina popolo kaj nome de li mem, esprimas profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al la familianoj de la viktimoj kaj al la vunditoj. Ĉinio volas liveri helpon al Kubo.

Dividu