Xi adresis gratulmesaĝon al la singapura prezidento Halimah

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-09 18:36:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de aŭgusto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping mesaĝis al la singapura prezidento Halimah Yacob, gratulante la Singapuran Respublikon 57-jariĝa.

Xi notis, ke en la 57 jaroj Singapuro persiste iris la evoluigan vojon, kiu konformas al la ŝtata stato, kaj atingis grandegan sukceson en la ŝtata konstruado. Ĉinio kaj Singapuro estas intimaj kaj amikaj, kaj la dulanda kunlaboro restas vasta kaj profunda. Xi diris, ke li koncentras sian atenton sur disvolvon de la dulandaj rilatoj kaj volas, kune kun la prezidento Halimah Yacob, konduki la du landojn al evoluiga strategio, altnivela kunlaboro kaj nova ŝtupo, kaj fine favori la du landojn kaj iliajn popolojn per feliĉo.

Dividu