Xi mesaĝis al la Interkomunika Konferenco de la Internacia Popola Socio pri Komuna plenumado de Tutgloba Evoluiga Iniciato

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-12 18:30:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 12an de aŭgusto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, adresis gratulmesaĝon al la Interkomunika Konferenco de la Internacia Popola Socio pri Komuna plenumado de Tutgloba Evoluiga Iniciato.

Xi notis, ke evoluigo estas la eterna temo de la homa socio, kaj ĉiuj popoloj fervore deziras belan vivon per disvolvado. Nuntempe la tutmondan ekonomion influas diversaj faktoroj, kaj pro tio la tagordo de Daŭripova Evoluigo 2030 de UN estas obstrukcita. Fronte al malfaciloj kaj defioj, ni devas havi firman konvinkon, akordan kunagadon kaj neŝanceleblan forton. Por reale efektivigi la tagordon de Daŭripova Evoluigo 2030 de UN, fari ĉiujn popolojn vivantaj en feliĉo, kaj proksimigi la homan socion al pli bela estonteco, ni penu kaj batalu.

Dividu