Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping kaj argentina prezidento Alberto Fernandez sendis leterojn unu al la alia por interŝanĝi opiniojn pri komuna batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj akcelo de praktika kunlaboro en ĉiuj kampoj
Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 9a ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, kiu estis okazigita lunde per videoligo
Mardo, la 7a de julio estas la 83a datreveno de la Lugou-Ponta Evento en la 7a de julio 1937, kiu estas agnoskita kiel la komenco de la plenskala invado de Japanio kontraŭ Ĉinio kaj la tutlanda rezisto kontraŭ la japana agreso
Ĉina prezidanto Xi Jinping skribis respondan leteron al la Akademio Butuka de Papuo-Nov-Gvineo.En la responda letero, Xi agrable rememoris sian ĉeeston al la inaŭgura ceremonio de la akademio dum sia vizito al Papuo-Nov-Gvineo en 2018 kaj laŭdis la atingojn de la akademio
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde inspektis la ĉinan nordokcidentan Ningxia-an Huj-an Aŭtonoman Regionon
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo nun troviĝas en ŝlosila momento, kiu heredas la pasintecon kaj brakumas la estontecon, ĉar la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento
Dimanĉe la oficejo pri novaĵoj de la ĉina Ŝtata Konsilio publikigis la blankan libron "Ĉina Agado en Batalo kontraŭ Nova Kronviruso"