​La estonteco estas certe brila

Publikigita: 2020-07-06 16:44:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Li estas spertanto kaj vidatestanto de la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Aĝante 82 jarojn, li longe loĝas kun sia edzino Li Yalan – la filino de la proleta revoluciulo Li Lisan – en Pekino. Li nomiĝas Valeriy Rudenko, rusa arkitekto, ilustristo kaj verkisto.

Unu kanto povas veki rememoron, unu taso da teo povas agordi humoron. Ĉiufoje, kiam li aŭdas la kanton “Moskvo – Pekino”, li ne povas sin deteni fari zumeton kaj en la kanto rememori la pasintecon. Rudenko naskiĝis en Sovetio, tamen dum la vivodaŭro lia amo, ĉu persona, ĉu familia, neapartigeblas de Ĉinio. Li iam persone vidis la manenmanan kuniradon kaj ŝuldroĉeŝuldran kunbataladon de la ĉina-sovetia popolo de la pli maljuna generacio; li konas la “soveti-stilajn konstruaĵojn” en Pekino kiel siajn fingrojn; li per siaj agoj atestas pri la eterna firmeco de la amikeco inter la ĉina kaj rusa popoloj; kaj li havas solidan kredon, ke la trezora amikeco formiĝinta en la apartaj jaroj certe herediĝos de generacio al generacio.

La estonteco estas certe brila.


Dividu