Ĉinio kaj Israelo kunbatalas kontraŭ epidemio

Publikigita: 2020-07-14 06:10:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Israela filio de la ĉina kompanio donas energion al Ĉinio kaj al Wuhan en konstruejo

Israela filio de la ĉina kompanio donas energion al Ĉinio kaj al Wuhan en konstruejo

Kiam la tuta mondo batalas kontraŭ la kronvirusa epidemio ĉinaj laboristoj, kiuj konstruas metroon en la israela ĉefurbo Tel-Avivo, kaj israelaj ordinaraj popolanoj komprenas kaj helpas unu la alian kaj kunbatalas kontraŭ la epidemio.

La projekto de konstruo de tel-aviva metroo trake malpeza estas la unua en Israelo kaj plenumata de ĉina kompanio laŭ eŭropa normo. Dum la epidemio ĉinaj laboristoj, venkante malfacilon, faras kaj preventon, regon kaj laboron. Nun la projekto glate funkcias.
Laŭ konigo de Ba Guoyan, administra respondeculo de la projekto, ĝi estas la unua metroo malpeza de Israelo, tial israelanoj tre atentas ĝin lastajn dekojn da jaroj de koncepto kaj plenumo. Ba diris:
“Ili vere longtempe atendas tiun ĉi projekton kaj demandis kiam finiĝos la projekto. Ni sciigas ilin pri progreso kaj antaŭkalkulita ekfunkciigo de la fervojo, ili tre ĝojas.”
Ba diris, ke post la eksplodo de la epidemio komence de la kuranta jaro ĉinaj entreprenoj en Israelo zorgas pri la patrolando, urĝe aĉetis kuracajn varojn por helpi la patrolandon, ankaŭ israelaj provizantoj, flughavenoj kaj doganoj donis fortan subtenon. Kiam malstreĉiĝis la epidemio en Ĉinio, eksplodis la epidemio en Israelo, tiam ĉinaj entreprenoj dividis kontraŭepidemiajn varojn el Ĉinio kun israelaj laborantoj kaj partneraj komercistoj.

La ĉina kompanio disdonis maskojn kaj mezuris temperaturon al israelaj laborantoj

La ĉina kompanio disdonis maskojn kaj mezuris temperaturon al israelaj laborantoj

Israela fraŭlino Alex Dribben, kiu laboras en la sinteza fako kaj havas la ĉinan nomon Ma Liangxing, diris, ke ĉinoj laboras altefike kaj estas tre seriozaj pri laboro kontraŭ la epidemio. Ŝi diris:

“Ni opinias, ke tute ne gravas surhavi maskojn, sed la kompanio aĉetis por ni multajn varojn kontraŭ viruso, proponis al ni ĉiutage surhavi maskojn, lavi manojn kaj antaŭtempe sciigis nin labori hejme. Unu monaton poste nia registaro ellaboris gvidon pri prevento de la epidemio. Tial ni opinias, ke nia kompanio donas tre seriozan trakton al la epidemio.”

Kiam okazis la epidemio en Ĉinio, estis vintro, kaj en Israelo oftege pluvis. Por ne plilongigi la limtempon de la projekto, Wang Hua, direktoro de la konstruejo Bat Yam, ofte gvidis ĉinojn en pluvo meti relojn. Estas kortuŝe, ke iutage iu israela maljunulino donis varman supon por ĉinoj, kio varmigis Wang Hua kaj liajn kolegojn. Wang diris:
“La tago estis tre malvarma, ŝi aparte por ni kuiris supon. Ni estas kortuŝaj. Ŝi ankaŭ kunportis forkojn, kulerojn, bovlojn ktp, sian propran servicon. Trinkinte la supon varmiĝis niaj korpoj kaj koroj, tial ni pliforte laboris. Kun energio ni, ĉinoj, bone laboras kaj kapablas venki ĉian malfacilon, ankaŭ lokanoj tre laŭdas nian penadon.”

La geedzoj Emanuel Herskowidz donis varman supon al ĉinoj.

La geedzoj Emanuel Herskowidz donis varman supon al ĉinoj.

Emanuel Herskowidz, edzo de la maljunulino diris al raportisto, ke la projekto konstruata de la ĉina kompanio estas tre grava por Israelo, ĉar ĝi solvos blokon de trafiko kaj donos bonaĵon al la popolo. Tiutage lia edzino vidis, ke en pluvo ĉinoj ankoraŭ laboris, ŝi tre emociis kaj faris supon por varmigi iliajn korpojn. Li diris:

“Estis vintro, ekstere pluvis kaj tro malvarmis. Ni vidis, ke ili ankoraŭ laboras en la malvarma pluvo, kaj tio estas ege peniga. Tial mia edzino kuiris supon por ili kaj volas, ke trinkinte la supon ili sin varmigas. La metroo malpeza estas tre grava por Israelo, ĉar pro ĝi ni pli oportune kaj pli rapide veturos, ankaŭ la trafika bloko estos solvita.”

Ĉinoj gaje trinkas la supon.

Ĉinoj gaje trinkas la supon.


Dividu