Estas inspirita unumonata kontraŭepidemia laboro de Pekino

Pluveta Publikigita: 2020-07-15 16:25:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Jam pasis pli ol unu monato depost la 11a de junio, kiam estis raportita unu nova infektito en Pekino. Dum tiu periodo, Pekino rezolute prenis plej rigorajn rimedojn por efike regi la epidemion. Ekde la 6a de julio, neniu nova konfirmita kazo kaj neniu nova suspektata kazo estis raportitaj en la urbo. Cetere la nombro de elhospitaliĝintoj grandmezure pliiĝis. Tio signifas, ke la dua epidemio en Pekino kontinue pliboniĝas.

En la pasinta monato, Pekino, vetkurante kun tempo, prenis trafajn rimedojn. Povas esti dirite, ke la urbo eltenis provon. Dum la pasinta monato, Pekino sukcese montris efikan regadon de disvastiĝo de la epidemio en mallonga tempo, kaj tio liveris spertojn pri traktado de surpriza eksplodo de la epidemio sub normala stato.

Rapida prevento kaj regado de la epidemio estas ne disigita de grandega peno. Por la supergranda urbo kun pli ol 20 milionoj da loĝantoj, tio estas tre malfacila. Ĉifoje la epidemio eksplodis en la pekina bazaro Xinfadi, kie estas loĝistika centro koncentriĝanta je multaj homoj, kaj ĝuste pro tio, statistikoj de koncernatoj kaj enketo de epidemiologio alfrontas gigantan defion. Kiel sciate, Pekino rapide kaj forte agis kontraŭ tiu ĉi epidemio, alprenis la plej firmajn, plej decidemajn kaj plej severajn rimedojn por garantii vivsekurecon kaj sanon de popolamasoj. Tio estas montrata en ĉiuj laborĉenoj.

Unue Pekino akurate spuris la viruson en Xinfadi kaj najbaraj lokoj. Samtempe kvarantenaj departementoj rapide trovis proksimajn kontaktantojn, potencialajn konfirmitajn kazojn kaj sensimptomajn infektitojn per teknologiaj rimedoj. Tiuj rimedoj grandskale blokis disvastiĝon de la viruso kaj gajnis tempon por venki la viruson.

Krom kompleta statistiko kaj enketo, Pekino faris nukleacidajn ekzamenojn al granda nombro da homoj, kio fariĝis ŝlosilo por efika regado de la epidemio. Pli ol 10 milionoj da homoj de la urbo estis ekzamenitaj, inkluzive de homoj kun alta risko, kiel vendistoj kaj loĝistikaj laborantoj.

Evidente tia trafa rimedo estas imitinda. Unuflanke tia prevento kaj regado kontraŭ la epidemio trafis cellokon kaj aliflanke grandmezure malpliigis influon al la socia kaj ekonomia disvolviĝo kaj minimume reduktis ĝenon al ekonomia revigligo.

Responde al la pekina situacio, alilandaj amaskomunikiloj eĉ komentis, ke Ĉinio kapablas fari kirurgian celecan preventon kaj regadon.

La sperto de Pekino estas inspirita. Oni devas konscii, ke tio estas nur nodo, sed ne fino de la epidemio. La nuna situacio ankoraŭ estas severa. Sekve kvarantenaj departementoj devas bone kuraci infektitojn, kaj la popolanoj devas sin protekti en scienca maniero por kune garantii la nunan progreson.

Dividu