Stephen Robinson: Xi’an fariĝis internacia metropolo kreskanta sur riĉa historio

Linping Publikigita: 2020-07-27 11:39:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Xi’an, urbo ŝarĝita jen per historia ĉarmo, jen per disvolva ŝanco. Ĝi ŝanĝiĝas kun ĉiu tago. Nun Xi’an jam fariĝis moderna metropolo karakterizita per modo.” Lastatempe, kiam Stephen Robinson, ĉefredaktoro de la gazeto “Xi’an en Trovo”, akceptis intervjuon de la kanalo Shaanxi sub CRI Online (www.cri.cn), li tiel diris.

“Neniu povas antaŭvidi, en kian ŝanĝiĝos tiu ĉi urbo. De antikva urbo ĝis internacia metropolo ĝi senhalte disvolviĝas, kaj tio estas la kialo, pro kiu mi ŝatus loĝi en Xi’an; mi restas ĉi tie jam dek tri jarojn.”La vivo de pli ol dek jaroj en Xi’an igis sinjoron Stephen Robinson veninta el Usono kunfandiĝi kun la urbo.

En 2006 Stephen unuafoje venis al Xi’an, por partopreni ses-semajnan esploradon pri ĉina historio. En 2007 li refoje alvenis al Ĉinio por lerni la ĉinan lingvon. Kaj post nelonge li decidis setli en Xi’an.

Nun li servas kiel ĉefredaktoro de la gazeto “Xi’an en Trovo”, kun la celo helpi alilandanojn, kiuj vivas, laboras aŭ turismas en Xi’an. Li diris: “Mi entreprenas tiun redakton, ĉar mi amas la urbon Xi’an. Mi volas, per priskribo de la kulturo, ambrozio, vivo kaj aliaj aspektoj de Xi’an, dividi mian pasion kun aliaj homoj, precipe kun alilandanoj.”

Por Stephen Xi’an neniam haltigis sian paŝon, kaj en ĝi ĉiam aperos io tute nova: nova gusto, nova vivmaniero kaj nova kulturaĵo.

Kun ĉiu paŝo de la tempo Stephen havas profundan senton pri la urbo. Li iompostiome trovis, ke Xi’an estas kaj antikva kaj moderna, kaj ĝi diferencas de aliaj metropoloj en la mondo.

Dividu