Itala ekonomikisto: antaŭ influo de epidemio ĉinaj ekonomiaj politikoj gajnis bonan efikon

Ĝoja Publikigita: 2020-07-28 06:56:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Profesoro de itala Universitato Ferrara pri aplika ekonomiko Giorgio Prodi

Profesoro de itala Universitato Ferrara pri aplika ekonomiko Giorgio Prodi

La 16-an de julio Ĉina Nacia Statistika Buroo publikigis donitaĵojn montrante, ke post la dekadenco de la unua trimestro en la dua trimestro klare releviĝis kaj kreskis la ĉina ekonomio. Profesoro de itala Universitato Ferrara pri aplika ekonomiko Giorgio Prodi diris intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo, ke estas elasta la ĉina ekonomio, kaj forta la makropolitiko de la ĉina registaro pri ekonomio, kaj ke la efiko prezentiĝas.

Laŭ Prodi estas ege malfacile, ke la kresko de ĉina ekonomio en la dua trimestro estas 3,2%, kiam tiu en la unua trimestro estas minus 6,8%. Tio montras, ke kaj la ĉina ekonomio kaj la monda ekonomio ekreprosperiĝis. Li diris:

“La ĉinaj donitaĵoj estas pli bonaj ol antaŭkalkulitaj. Mi povas klarigi ilin tiel, ke reprosperiĝas la monda ekonomio kaj rekomenciĝas ĉina eksporto. Diversaj ekonomioj bezonas plenigi mankon de stokoj pro blokado, tial pliiĝis bezonoj por ĉinaj produktoj.”

Reprosperiĝis la ĉina ekonomio en la dua trimestro, ĉar entreprenoj sin savis kaj ankaŭ makropolitikoj ludis efikon. Rekomencon de laboro kaj produkto forte stimulis ĉinaj politikoj pri financo, imposto, konsumo kaj dungo. Prodi opinias, ke kompare kun financa krizo en 2008 la ĉina registaro alprenis malsamajn makropolitikojn por stimuli reprosperiĝon de la ekonomio kaj ili ludis tre bonan efikon. Li diris:

“Ĉinio faris efikoplenajn laborojn por stimuli investon kaj importon, pliigis importon de infrastrukturaj varoj, kaj estas pli malgranda la skalo de stimulaj politikoj. Estas tre forta la elasteco de ĉina ekonomio, samtempe estas fortaj la rimedoj de la ĉina registaro. Tial post la dekadenco de la unua trimestro nun efiko aperas.”

Ĉu la ĉina ekonomio kontinue reprosperiĝos en la dua duonjaro? Tio ankoraŭ estas ne certa. Prodi diris, ke en aŭtuno de la kuranta jaro eŭropa ekonomio kaj usona ekonomio alfrontos multajn malfacilojn, la dunga premo kaj risko de la duarunda epidemio probable malrapidigos reprosperiĝon de la monda ekonomio. Kompare kun la duarunda epidemio rimedoj de iuj landoj por limigi komercon donos pli grandan negativan influon al la monda ekonomio. Li diris, ke krizo de la epidemio sciigis nin, ke fermo donos neniun bonaĵon, nur kunlaboro estas elirejo. Li diris:

“Mi timas, ke en aŭtuno de la kuranta jaro eŭropa ekonomio kaj usona ekonomio alfrontos multajn malfacilojn, estos malbona situacio de dungo, ankaŭ ekzistos risko de la duarunda epidemio. Tamen samtempe troviĝas ŝanco, la nuna ĉina ekonomio estas pli multe bona ol tiu antaŭ dek jaroj, ankaŭ juĝo de eŭropaj entreprenoj pri la ĉina merkato estas pli bona. Ni povas diri, ke ekzistas granda spaco por kunlaboroj inter la du flankoj.”

Dividu