Virusotestaj profesiuloj el ĉeftero atingis Honkongon por helpe bridi eksplodon de COVID-19

xiong linping Publikigita: 2020-08-03 07:53:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sep virusotestaj profesiuloj el la ĉeftero atingis Honkongon posttagmeze en la 2a de aŭgusto. Ili estas la unua helpa teamo por bridi propagiĝon de COVID-19 en Honkongo.

La medicinaj profesiuloj, kiuj helpos por fari laboratorian laboron en Honkongo, konsistas el pli ol 60 membroj de nukleacid-testa teamo, kiu lastatempe establiĝis laŭ la peto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, por asiste batali kontraŭ la pandemio tie.

Ili venas, ĉar akre kreskas infektitoj de COVID-19 en Honkongo, kie mediciaj rimedoj estas streĉaj, kaj la kapablo testi viruson ne sufiĉas. Membroj de la teamo estis elektitaj el pli ol 20 publikaj hospitaloj en la provinco Guangdong en la sudo de Ĉinio. La ĉefo de la teamo iam estis tiu de la provinca helpa grupo en Wuhan, la ĉefurbo de la provinco Hubei.

Guo Penghao, ĉefo de la sepmembra teamo, diris, ke ili komencos labori kun rilataj departementoj tie kaj konigos sin pri testaj aparatoj kaj proceduroj, tiel ke ili povos fari grandskale nukleakcian testadon. La virusotesta teamo kaj honkongaj loĝantoj venkos en la batalo kontraŭ COVID-19, Guo diris. “Ni estas plenaj de memfido.”

Dividu