Konstruado por Pekinaj Vintraj Olimpikoj eniras en sian finiŝon

Ĝoja Publikigita: 2020-08-04 10:39:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭplane, fine de la kuranta jaro finkonstruiĝos stadionoj en pekina konkursa regiono de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj la konstruado por ĝi eniras en sian finiŝon. Ĉiuj stadionoj kapablos akcepti sportojn kaj vintrajn kaj somerajn, kaj por ĉiuj glitejoj oni sufiĉe konsideris konkursajn postulojn kaj postkonkursajn utilojn. Oni ankaŭ laboras dum konstruado de stadionoj kaj glaciigo laŭ media protekto kaj malmulta ellaso de forcejaj gasoj, por ke verdo fariĝu la fono de Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Pekina konkursa regiono estas kerna de glaciaj sekcioj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj en ĝi okazos ĉiuj glaciaj sekcioj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Pekinaj Vintraj Paralimpikoj. Huang Hui, estro de konstruado de stadionoj sub pekina oficejo pri gravaj sekcioj, konigis:

"En la pekina konkursa regiono estas 4 novaj stadionoj, inkluzive de nacia stadiono de rapida sketado, kaj 6 renovigitaj, inkluzive de nacia naĝcentro, Wukesong-sporta stadiono, nacia sporta stadiono, ĉefurba sporta sinteza stadiono kaj ĉefurba stadiono por sketado, kiuj provizos sume 15 glaciejojn, kaj finkonstruiĝos fine de la kuranta jaro laŭ ĝenerala konstrua plano."

Nacia stadiono de rapida sketado

Nacia stadiono de rapida sketado

Inter la novaj stadionoj nacia stadiono de rapida sketado estas la monde unua stadiono de Vintraj Olimpikoj, kie oni uzas la monde plej mediprotektan glaci-faritan teknikon, kaj ellaso de karbono preskaŭ estas nul, same kun la kvanto elspirita de homo. Per tiu ĉi tekniko oni povas fari glacion en la kvar sezonoj, ankaŭ cirkule utiligi restan varmon naskitan dum farado de glacio, kaj ŝpari elektron je 2 milionoj da gradoj. Kaj samtempe la temperatura diferenco de glacia surfaco povos esti regata ene de 0,5 grado, kio estas unu el la ŝlosilaj faktoroj por atingi noton por sportistoj.

Ma Jin, respondeculo pri dezajnado de produktado de glacio en la nacia stadiono de rapida sketado, diris, ke Olmipikoj celas defii limojn de la homaro, tial ilia direkto ĝuste estas helpo al sportistoj fari tion. Li diris:

"Rompi rekordon ĝenerale okazas en altaltitudaj lokoj, ĉar tie la aero estas maldensa, kaj la aera maldenseco influas notojn de sportistoj. Sed Pekino situas en malaltaltituda loko, ni povas nur fari ion pri surfaco de glacio. Per tiu ĉi tekniko ni povas maksimume ekvilibrigi temperaturon de glacia surfaco kaj liveri plej taŭgan surfacon al sportistoj."

Ma diris ankaŭ, ke tradicia tekniko ne povas kontentigi tion eĉ kun malŝparo de energioj, kaj samtempe tradicia tekniko havas multajn mankojn.

"Tradicia fridigaĵo ne estas mediprotekta, kaj milobliĝas kvanto de forceja efiko ol karbona dioksido. Do ni ne uzas tiun ĉi metodon! Kaj kvankam fridigo per amoniako estas mediprotekta kaj altefika, tamen en fermitaj stadionoj eblos sekuraj kaŝaj riskoj. Finfine ni elektis la teknikon de fridigo per rekta vaporigo de karbona dioksido por liveri plej rapidan kaj plej sekurecan glacion."

Por realigi tiun ĉi "senprecedencon en la historio", oni devas establi tutnovan teknikan normon kaj procezon kaj solvi teknikajn malfacilojn. Vicestro pri ĝenerala plano sub fako de konstruado kaj planado de la organiza komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj Gui Lin diris, ke ili devas solvi ĉiujn problemojn kaj eviti ĉiujn kaŝajn riskojn, kaj finfine ili faris tion. Cetere la konstruado ne estas influata de la kronvirusa epidemio. Gui diris:

"Plejpartaj inĝenieraj laborantoj kaj instalaĵoj de la fridiga sistemo estas ĉinaj, kaj nia lando bone regas la epidemion, pro tio la instalaĵoj kaj laborantoj plej rapide refunkciis. Do instalo kaj reguligo de ekipaĵoj kaj plenumo estas glataj sen problemo."

Ankaŭ la ĉefurba sporta stadiono alprenis la saman teknikon por 4 areoj de glacio. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj fariĝos la unuaj olimpikoj plene uzantaj verdan puran energion. En la kuranta jaro parto de pekinaj stadionoj povos ekfunkcii per verda elektro.

Nun konstruantoj finiŝas por konstrui "plej rapidan glacion" "plej belan glacion" kaj "plej inteligentan glacion", kaj tio lasos al ĉinoj trezorajn olimpikajn heredaĵojn.

Dividu