Someraj ferioj de mezlerneja knabino en paŝtejo de Interna Mongolio

xiong linping Publikigita: 2020-08-10 14:47:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xilinhua rigardas ĉevalvetkuron en la foiro Naadam, kiu okazas sur la stepo Baiyinxile en Xilinhot, la urbo de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en la nordo de Ĉinio, en la 3a de aŭgusto 2020.

La somera libertempo estas por Xilinhua la plej preferata tempo en la jaro. Por frekventi mezan lernejon, tiu 14-jara knabino vivas en plejmulte da tempo kun siaj geavoj en la urbo Xilinhot, sed devas sin apartigi de siaj gepatroj, kiuj tenas paŝtejon en la stepo Baiyinxile. Tial la someraj ferioj signifas malstreĉitecon kaj rekuniĝon por Xilinhua, lernantino de sepa lernojaro. Ŝia patro, Gangsuhe, estas fama ĉevalrajdanto. Kiam Xilinhua estis en la aĝo de 10 jaroj, ŝi jam lernis de la patro rajdadon kaj lertis en ĝi.

En tiuj ĉi someraj ferioj la knabino ĉeestis la paradon de ĉevaloj en la foiro Naadam, kiu okazis apud ŝia familia paŝtejo. Ĉiutage, kiam Xilinhua finis sian hejmtaskon, ŝi ĉiam havas diversajn manierojn por ĝui la liberan tempon kun siaj gepatroj kaj amiketoj, ekzemple, rajdi sur ĉevalo aŭ ludi surtabulan ŝakon, kiu apartenas al la Interna Mongolio. (Xinhua/Lian Zhen)

Dividu