En unua duonjaro venda kvanto de FAW-Volkswagen estas plej granda

Ĝoja Publikigita: 2020-08-11 06:29:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉi-jara kronvirusa epidemio senprecedenca batis la tutgloban ekonomion kaj diversaj landoj de la mondo sub la konstanteco de prevento kaj regado de la epidemio serĉas propran konvenan vojon de ekonomia reprosperiĝo. Ankaŭ Ĉinio stabile kaj orde akcelas ĉiuflankan rekomencon de laboro kaj produkto. Ekzemple ĉin-germana kunkapitala entrepreno FAW-Volkswagen donis kontentigan respondon.

Ĝenerala vicdirektoro de la kompanio pri tekniko sinjoro Andreas Dick

Ĝenerala vicdirektoro de la kompanio pri tekniko sinjoro Andreas Dick

Ĝenerala vicdirektoro de la kompanio pri tekniko sinjoro Andreas Dick diris al raportisto pri planoj de produkto kaj vendo de la jaro 2020, ke kvankam la epidemio kaŭzis kelkan influon al produkto kaj vendo en la unua duonjaro, tamen kompare kun tiuj de la sama periodo de la jaro 2019 la kompanio ankoraŭ realigis pliiĝon. Li diris:

“En la unua duonjaro ni jam finis planitan vendan celon, eĉ pliiĝis la produkta kvanto kompare kun tiu en la duonjaro de 2019. Ni estas la ununura kompanio de Ĉinio, kies produkta kvanto pliiĝis ol tiu en la sama periodo de 2019. Tio montras, ke post halto la merkato rapide reprosperiĝas, kio estas tre utila al entreprenoj sur diversaj kampoj, pro tio ni povas daŭripove evolui.”

Kial la kompanio FAW-Volkswagen realigis kreskon kontraŭ la dekadenco de la tutgloba ekonomio influita de la epidemio? Doktoro Andre Stoffels, la unua ĝenerala vicdirektoro pri financo, diris, ke tio profitas de la profunda bazo de la kompanio FAW-Volkswagen en Ĉinio preskaŭ 30 jarojn. Li diris:

“La atingo de nia teamo enkorpigas efikan kombiniĝon de multaj flankoj. Ni havas 30-jaran sperton pri la merkato, ankaŭ la unua eniris en la merkaton; ni havas pli ol 20 milionojn da klientoj, kaj ili komprenas nian markon, ŝatas ĝin kaj volas foj-refoje aĉeti niajn produktojn; ni havas bonan ĉin-germanan grupon, nome internacian grupon, ĉar krom germanoj ekzistas dungitoj el diversaj landoj, ĉiuj sincere kunlaboras. Ĉio decidas, ke la funkciiga sistemo de FAW-Volkswagen plenas je movforto. Ĝuste pro tiu ĉi movforto ni ĉiam gajnas pli da fortoj antaŭ ŝanĝiĝoj kaj trankvile kaj kapable solvas ĉion en tiu ĉi epoko plena je ŝanĝiĝoj.”

Doktoro Andre Stoffels, la unua ĝenerala vicdirektoro pri financo de FAW-Volkswagen

Doktoro Andre Stoffels, la unua ĝenerala vicdirektoro pri financo de FAW-Volkswagen

Parolante pri la estonteco de la ĉina merkato, doktoro Andre Stoffels havas plenan fidon. Li diris:

“Mi estas ege optimisma, vere! Mi opinias, ke Ĉinio havas neimageblan potencialan forton. Ni povas vidi, kiel la merkato rapide ekkreskis post la epidemio. Estas giganta la bezono pri aŭtoj modernaj kaj modaj en la ĉina merkato. Ĉinaj klientoj havas altan guston kaj ĉiam volas novan aŭtotipon kaj plej novan teknikon. Tial ni, la entrepreno persistanta en novigo kaj uzado de novaj teknikoj, havas sufiĉan fidon pri la merkato de Ĉinio. Ankaŭ Ĉinio esperas fortigi internacian kunlaboron. Tial mi plenas je fido pri la eksteraj kondiĉoj kaj la kapablo de nia kompanio.”

Dividu